Deprecated: Methods with the same name as their class will not be constructors in a future version of PHP; Trad has a deprecated constructor in /home/clients/831c7656d48f80f4567d912e986540c8/web/evento/Trad.class.php on line 1
ILEI2015 Evento
48-a KONFERENCO DE ILEI
 eo  
  1. Evento
  2. Programo
  3. Loko
  4. Organizanto
  5. Aliĝo !
  6. Partoprenantoj
ILEI 2015

OOSTENDE INVITAS ! — La ĉiujara konferenco de ILEI okazos en Oostende, Belgio, de la 17-a ĝis 25-a de julio 2015.

Plateso estas marfiŝo el atlantikaj profundoj, ŝate vidata sur pladoj de atlantikbordaj kuirkulturoj. Ne hazarde ĝi pruntis la nomon al la populara kaj komforta junulargastejo „De Ploate” („Plateso” en la flandra dialekto) en Ostendo (Oostende), Belgio. Kaj ne hazarde estis elektitaj: Ostendo por la konferencurbo kaj „De Ploate” por konferencejo kaj loĝejo de la 48-a Konferenco de ILEI, 17-25 julio 2015, semajnon antaŭ la 100-a UK okazonta en la proksima Lillo (Lille), Francio.

Du simbolaj 100-oj fonas la jaran ĉefeventon de ILEI en 2015: la 100-a datreveno de la komenco de la Granda Milito, kaj la 100-a UK. La unua inspiris la konferencan ĉeftemon: „Grandan pacon post la grandaj militoj”, kaj la dua motivas ILEI doni sian kontribuon al celebro de la grava movada jubileo.

Ostendo kaj la ĉirkaŭa regiono konservas memorojn kaj videbligas memoraĵojn pri historiaj eventoj el la Unua Mondmilito, kiuj lasis neviŝeblajn spurojn en la vivo de ĉi tiu havenurbo, tra kiu dum jarcentoj trafikis homoj, varoj kaj ideoj el la tuta mondo. La ostenda lumturo kun la packolombo portanta en la beko la verdan stelon de esperantista pacespero radias el la proponata konferenca emblemo per la komunaj streboj al daŭripova paco 100 jarojn post la Unua kaj 70 jarojn post la Dua Mondmilitoj, kaj post ĉiuj aliaj militoj. Precipe la ILEI-simpoziaj diskutoj enkadre de la Konferenco estos dediĉitaj al ĉi-koneksa temaro. La konferencaj ekskursoj gvidos konferencanojn al la Palaco de princo Karel, Atlantika Muro, Fortikaĵo de Napoleono, vidindaĵoj el la Unua Mondmilito, brusela ekspozicio de EU en 23 lingvoj kaj aliaj historiaj monumentoj kaj kulturaj vidindaĵoj en Okcidenta Flandrio, Antverpeno kaj Bruselo. La urbestro de Ostendo certigas subtenon al la Konferenco, interalie monan apogon al nepagipovaj konferencanoj el malriĉaj landoj.

La proksimeco de Lille, la samjara kongresurbo de UEA, ebligas komfortan trajnveturan transiron al la jubilea UK kun la konferencaj konkludoj kaj inspiroj kiel labora kaj celebra kontribuo.

Radojica Petroviĉ, estrarano pri konferencoj

ILEI logo