AMO LIMA     Aktivula Maturigo
 eo  
  1. Evento
  2. Programo
  3. Loko
  4. Organizanto
  5. Aliĝo !
  6. Partoprenantoj

Utilaj informoj:

PDF-dokumento Detalo de la lokoj, en Les Brenets & Villers-le-lac       PDF-dokumento Listo de la loĝeblecoj

 

Kiel atingi Les Brenets / Villers-le-Lac ?

PDF-dokumento Tiuj instrukcioj, kun mapetoj

Per trajno tra Svislando

Vi iru tra Bielo aŭ tra Neuchâtel, du urboj je la suda piedo de la montaro Ĵuraso. El unu el la du urboj vi atingu La Chaux-de-Fonds grimpante en la montaron. Poste Le Locle. En Le Locle vi devas preni alian trajnon, trajneton kun mallarĝaj reloj, kiu veturigos vin en 4,1km al la vilaĝo Les Brenets. En Les Brenets vi eltrajniĝos kaj malsupreniros aŭ iom dekstre aŭ iom maldekstre, ne gravas, ĝis la granda blanka preĝejo, kiun vi vidos kaj kiu gvidos vin. Antaŭ la preĝejo vi plu subeniru al la ĉefa placo. Por atingi LE PASSIFLORE vi iru maldekstren laŭ GRAND-RUE, ĉefstrato. La hoteleto LE PASSIFLORE situas dekstre je 50 metroj.

Per trajno tra Francio

Vi atingu Besançon. De tie per TER Train Express Régional vi atingu Morteau. Tie iu devas veni preni vin per aŭto. Estas 8 km inter Morteau kaj Les Brenets.

Vi atingu Pontarlier. De tie estas busoj al Fleurier en Val-de-Travers, Svislando. De tie estas du ebloj : aŭ vi iru trajne al Neuchâtel kaj poste al La Chaux-de-Fonds – Le Locle – Les Brenets, aŭ estos buso Fleurier – Le Locle kaj poste trajneto Le Locle – Les Brenets. Ĉu tra Neuchâtel aŭ ne, tio dependas de la horo en la tago.

Per aŭto tra Svislando

Vi alvenas al Les Brenets el Le Locle tra diversaj tuneloj. Vi uzas la ĉefstraton, kiu zigzagas. Kiam vi vidos maldekstre la poŝtoficejon kaj dekstre panvendejon, vi haltu sur la placo. La hoteleto LE PASSIFLORE estas iom poste dekstre.

Per aŭto tra Francio

Venante el Pontarlier aŭ el Besançon, vi atingu la urbeton MORTEAU. Tie vi iru laŭ la signaloj SUISSE (Svislando). Post Morteau vi vidos rondirejon; la unua elirejo estas indikita SUISSE ; la dua estas la via : tie vi elektu eliron VILLERS-LE-LAC CENTRE. En la urbeto Villers-le-Lac vi transiros ponton sur la rivero Doubs. Poste venos rondirejo. Bv uzi la trian elirejon LES BRENETS. Vi veturas laŭ la rivero Doubs kaj tuj vidos la vilaĝon Les Brenets antaŭ vi sur la deklivo. Vi transiros la limon kaj estos en la vilaĝo. Vi grimpu zigzage al la vilaĝocentro. Kiam vi vidos la bankon maldekstre, vi haltu. La hoteleto LE PASSIFLORE estas tuj apude.